# | epo | jpn |
---|
1 | Lasu glaciakvon, prenu la defion de indiĝena lingvo anstataŭe | 「アイス・バケツ・チャレンジ」ならぬ「土着語チャレンジ」に挑戦しよう |
2 | Ekrankopioj el kelkaj filmetoj de partoprenantoj en “la defio de indiĝena lingvo”. | 「土着語チャレンジ」参加者が投稿した動画のうち、いくつかをスクリーンショットに収めたもの。 |
3 | Plaĉe aŭ malplaĉe [angle k.a.], ekscito kaŭzita de “la defio de glaciakva sitelo” [“the Ice Bucket Challenge”] frue en ĉi tiu jaro en reto pliigis nian konscion pri la malsano nomata amiotrofa lateralsklerozo (ALS) [eo]. | 賛否両論あるものの、今年初めにインターネット上を賑わせた「アイス・バケツ・チャレンジ」のおかげで、筋萎縮性側索硬化症(ALS)の認知度は高まった。 |
4 | Partoprenantoj filmis sin verŝantaj glaciakvon sur la kapon kaj defiantaj aliajn fari la samon aŭ oferi monon por studo pri efika kuracado de ALS. | アイス・バケツ・チャレンジとは、参加者が頭から氷水をかぶる動画を撮影し、その中で次の人を指名する。 |
5 | Simila koncepto celanta levi konscion pri indiĝenaj lingvoj [eo] nun progresas en reto. | 指名された人は同じく氷水を被るか、ALSの治療法研究のために寄付をするかを選ぶというものだ。 |
6 | En “la defio de indiĝena lingvo” [“the Indigenous Language Challenge”] la akceptinto de la defio devas filmi sin parolanta indiĝenan lingvon kaj nomumi alian por pludoni la saman defion. | それと似たコンセプトで、現在インターネット上で広まりつつあるのが、土着語に対する意識を高めようという動きだ。 この「土着語チャレンジ」なるものは、指名を受けた人が土着語を話しその様子を撮影、その後別の人を指名して同じことをしてもらわなければならないというものだ。 |
7 | Rezulte diversaj homoj tra la tuta mondo produktas filmeton por - unuafoje por kelkaj el ili - fiere kundividi sian lingvon rete kaj kuraĝigas pli da homoj fari la samon. | その結果、世界中でさまざまな人々が、誇りを持って自分たちの言葉をネット上で発信する方法として動画を作るようになった。 中にはこういった取り組みに初めて参加する人もいる。 |
8 | Por kolekti ligilojn al la filmetoj oni kreis fejsbukan grupon [angle], en kiu partoprenantoj en la defio povas kundividi sian motivon kaj havi kontakton inter si. | また、他の人にもそうするよう促すようになった。 各動画へのリンクを収集するため、この活動のFacebookグループが作られた。 |
9 | Multaj alŝutas sian filmeton rekte al la Fejsbuko, kaj en ĝi oni povas aŭskulti ekzemple lingvojn en Nord-Ameriko kiel la kvakvalan [angle k.a.] kaj la lakotan [eo] kaj ankaŭ lingvon en Aŭstralio kiel la mirivungan [angle k.a.]. | そこでは参加者が各々の思いを共有したり、他の参加者とつながることができる。 Facebook上に直接動画をアップロードする人が多く、それらの動画からは例えば、北アメリカの言葉であるクワクワラ語やラコタ語、オーストラリアのミリウング語などを聞くことができる。 |
10 | La originon de ĉi tiu defio oni ankoraŭ ne sukcesis trovi, sed laŭ la administranto de la fejsbuka grupo, unu el la unuaj partoprenantoj estis James Gensaw, parolanto de la juroka lingvo [angle k.a.]. | この活動がいつ始まったものか特定しようとする動きは今もなお続いているが、Facebookグループの管理者によると、ユロク語を紹介したジェームズ・ジェンソーという人物が最初の参加者の1人だという。 |
11 | Kiuj partoprenas en la defio? | 誰がこの活動に参加しているのか。 |
12 | Kaj kial ĉi tiu aktivado estas tiel grava? Colleen M. | そしてなぜ、この活動がそんなに重要なのか。 |
13 | Fitzgerald, direktoro de la Laboratorio pri Usonaj Indiĝenaj Lingvoj ĉe la Universitato de Teksaso en Arlington, esprimas siajn pensojn en sia blogo en la ĵurnalo “The Huffington Post” [“La Huffington poŝto”] [angle]: | テキサス大学アーリントン校アメリカ先住民言語研究所の所長であるコリーン・フィッツジェラルドは、ハフィントンポスト上のブログでこう思いをつづる。 |
14 | Multaj el ĉi tiuj filmetoj venas el plenaĝuloj, kiuj lernis indiĝenan lingvon kiel sian duan lingvon. | 投稿される動画の多くが、第二言語を学ぶ大人から寄せられます。 |
15 | Dum multaj jaroj, ŝtataj pensionlernejoj kaj en Usono kaj en Kanado akceptis infanojn el indiĝenaj familioj. | 長年にわたり、アメリカやカナダの国立寄宿学校では先住民家庭から子どもを集めてきました。 |
16 | Ĉi tio havis grandan influon sur akiro de indiĝena lingvo. | これは母語の習得に非常に大きな影響を及ぼしました。 |
17 | Infanoj perdis valorajn jarojn, en kiuj ili havus ĉiutagan vivon hejme kun siaj gepatroj kaj geavoj komunikante al ili en ilia lingvo. | 子どもたちは、日常的な家庭環境の中で両親や祖父母と第一言語でやり取りをするような、何にも代えがたい年月を失ってしまいました。 |
18 | Hejmo estas loko, kie lingvokapablo de infanoj kreskas kaj progresas, kaj kie infanoj akiras diversajn parolmanierojn por esprimi homajn travivaĵojn. | 家庭こそ、子どもたちの言語が豊かに発達する場所であり、人間としての経験を表現するさまざまな話し言葉を学ぶ場所なのです。 |
19 | Kio perdiĝos? | その機会を逃すことで失われるものは、とても多いのです。 |
20 | Tro multe, de ĉiutaga lingvo por instrukcioj, ŝercoj kaj receptoj, ĝis rita lingvo por preĝoj, ceremoniaj paroloj kaj rakontoj pri prauloj. | 教育やジョーク、レシピに使われる日常的な言葉から、祈りや儀式での演説、先祖の物語を伝承をするときの儀式的な言葉に至るまでです。 |
21 | Jen du ekzemploj de partoprenantoj en ĉi tiu defio, kiuj alŝutis sian filmeton al Jutubo. | 参加者の中から、YouTubeに動画を投稿した2人を紹介しよう。 |
22 | Jackelyn Seitcher, parolanto de la nuĉanula lingvo [angle k.a.], eldiras vortojn, akceptinte la defion. | Jackelyn Seitcherは指名を受けたあと、ヌートカ語でいくつかの単語やフレーズを紹介している。 |
23 | Monica Peters utiligis ĉi tiun okazon por montri tradukojn de verkoj el la mohoka lingvo [eo]. | モニカ・ピーターズはこの機会を利用して、英語での自己紹介をガニャンゲハ語に翻訳したものを披露した。 |
24 | Kaj nun ŝi defias membrojn de la fejsbuka grupo “Keeping the Kanien'kéha language Strong” [“Tenu la mohokan lingvon forta”], gvidantojn kaj instruistojn de la komunumo, kaj studentojn, kiuj ĵus komencis paroli la lingvon. | 彼女は次の挑戦者として、Keeping the Kanienkeha Language Strong(「ガニャンゲハ語を支えよう」)というFacebookグループのメンバーの中から、リーダーや教師、この言語を学び始めたばかりの生徒たちを指名した。 |
25 | Troviĝas aliaj filmetoj kolektitaj en la blogo “News From Native California” [“Novaĵoj el indiĝena Kalifornio”] [angle]. | News From Native California(「カリフォルニア先住民からの便り」)というブログ上では、これ以外の動画も見ることができる。 |
26 | Konwennenhon Marion Delaronde ankaŭ afiŝis sian filmeton en la grupo por parolantoj de la mohoka lingvo. | Konwennenhon Marion Delarondeも、ガニャンゲハ語(モホーク語とも呼ばれる)を話す動画をグループに投稿した。 |
27 | Defiite de Kehte Deer, ŝi entuziasme plenumis la taskon kaj post alŝuto de sia filmeto esprimis siajn pensojn: | ケーテ・ディアから指名を受けた彼女は喜んで参加し、動画を投稿したあとにこう感想を述べた。 |
28 | Mi jam kredas, ke mi aŭdis ĉiujn lingvojn el diversaj landoj. | 様々な地域の言葉をもう全て聞いたと思うわ。 |
29 | Mi devas diri al vi ĉiuj, ke viaj lingvoj estas ĉiuj belegaj. | みなさんに伝えたいのは、どの言葉もとても美しいってこと。 |
30 | Laŭeble ĉiam parolu vian propran lingvon. | 可能ならば、普段も自分たちの言葉を話しましょう。 |
31 | La afero estas esperplena. | それって希望に満ちあふれていると思うわ。 |
32 | Mi volas kuraĝigi vin ĉiujn daŭre lerni, daŭre instrui al aliaj kaj efektive paroli vian lingvon dum via tuta vivo. | みなさんがその言葉を学び教え続け、話すことに夢中になってくれたら良いと思う。 私はモホーク語を話すことができてとても幸せよ。 |
33 | Mi estas tre feliĉa, ke mi povas paroli la mohokan lingvon. | 流暢じゃないしまだまだ勉強が必要だけど、この活動のために動画を撮影してくれた人すべてに、感謝したいわ。 |
34 | Mi ne povas paroli ĝin flue, ankoraŭ estas multaj mankoj, sed mi volas danki vin ĉiujn, kiuj filmis sin por ĉi tiu defio, ĉar vi inspiris min. | インスピレーションを与えてくれたんだもの。 校正:Takako Nose |