# | epo | por |
---|
1 | Orienta Timoro: Konstrui unu landon el multaj lingvoj | Timor-Leste: De Quantas Línguas se Faz um País |
2 | Ĉi tiu artikolo estas parto de nia speciala temo Lingvoj kaj la Interreto. | Este post faz parte da nossa cobertura especial Línguas e a Internet [en]. |
3 | En Novembro 28, 1975, Orienta Timoro unuflanke proklamis sian sendependecon, post preskaŭ kvar jarcentoj de portugala koloniigo. | A 28 de Novembro de 1975, Timor Leste proclamou unilateralmente a sua independência, depois de cerca de quatro séculos de colonização Portuguesa. |
4 | La deklaro estis legita en la portugala, sed nur kelkajn tagojn poste Indonezio invadis la landon, kaj la uzo de tiu sama lingvo estis malpermesita dum la dudek kvar jaroj, kiujn la okupacio daŭris (1975-1999). | Apesar da declaração ter sido lida em português, poucos dias depois a Indonésia invadia o país e essa língua passaria a ser ali proibida durante os vinte e quatro anos que a ocupação durou (1975-1999). |
5 | Kiam Orienta Timoro iĝis sendependa lando en 2002, kaj la tetuma kaj la portugala lingvoj estis elektitaj kiel oficialaj por la novnaskita lando. | Quando Timor Leste se tornou um país independente em 2002, as línguas Tétum e o Português foram adoptadas como oficiais. |
6 | Tamen, la nombro de naciaj lingvoj estas ĝis 16, kaj dekoj da aliaj dialektoj estas uzataj ĉiutage de la timoraj civitanoj. | No entanto, o número de línguas nacionais chega aos dezasseis, e dezenas de outros dialectos são usados no dia-a-dia dos Timorenses. |
7 | Idiomo(j) de Identeco | Idioma(s) de identidade |
8 | Hau nia lian, hau nia rain (Mia lingvo, mia hejmlando). | Hau nia lian, hau nia rain (A minha língua, a minha terra). |
9 | Bildo de Sapo Noticias Timor Leste (publika havaĵo). | Foto de Sapo Noticias Timor Leste (domínio público). |
10 | En la praktiko, la tetuma, la pontolingvo de Orienta Timoro, estas la plej vaste parolata tra la tuta teritorio. | Na prática, o Tétum, a língua franca de Timor, é a mais disseminadamente falada por todo o território. |
11 | Aliflanke, “La portugala ne estas la lingvo de unueco, sed ĝi estas la lingvo de identeco”, diris Mari Alkatiri, la estro de Fretilin (la opozicia partio), en artikolo [pt] de 2007 al la Portugala ĵurnalisto Paulo Moura. La teksto estis republikigita en la blogo Ciberdúvidas da Língua Portuguesa (Ciberduboj el la portugala). | Por outro lado, o “Português não é a língua da unidade, mas é a língua da identidade”, disse Mari Alkatiri, o líder da Fretilin (partido da oposição), num artigo de 2007 pelo jornalista português Paulo Moura, republicado no blog Ciberdúvidas da Língua Portuguesa. |
12 | Moura plu klarigas, kial post la sendependiĝo restas “grandega plejmulto de la loĝantaro”, kiu ne parolas la portugalan: | Moura explica ainda porque é que depois a independência há uma “esmagadora maioria da população” que não fala português: |
13 | Ili lernis la indonezian kaj anglan kiel duajn lingvojn, kaj ili parolas la tetuman hejme, krom iu alia timora lingvo, kiel fataluku aŭ baikeno. | Aprendeu bahasa Indonésia e inglês como segunda língua e fala tétum em casa, além de alguma outra língua timorense, como o fataluco ou o baiqueno. |
14 | Ĝi estas la tiel nomata generacio de “Tim-Tim”, de la nomo “Timor-Timur”, kiel indonezianoj nomis sian 27an provincon. | É a chamada geração “Tim-Tim”, do nome Timor-Timur, que os indonésios davam à sua 27. ª província. |
15 | Multaj studis en Indonezio aŭ en Aŭstralio, kaj estas malfacile klarigi al ili, nuntempe, la gravecon de la portugala. | Muitos estudaram na Indonésia ou na Austrália, e é difícil explicar-lhes, hoje, a importância do português. |
16 | Eĉ pli malbone, kiam ili vidas, ke la privilegiitaj politikaj elitoj parolas la portugalan, kaj ilia propra aliro al laboro en la publika administrado estas barita, ĉar ili ne parolas la nunan oficialan lingvon, ĉe tiuj gejunuloj aperis ia malamikeco al Portugalio kaj la portugala lingvo. | Pior ainda, como vêem que as elites políticas, privilegiadas, falam português, e como lhes é vedado o acesso aos empregos na administração pública, por não falarem a língua agora oficial, estes jovens criaram alguma hostilidade em relação a Portugal e à língua portuguesa. |
17 | La raporto de Monda Banko de la jaro 2011 pri la progreso de la lando dum la lasta jardeko ilustras, ke “la portugala estas parolata de nur 5 procento de la loĝantaro” kaj aldonas ke “de 2009, pli ol 70 procentoj de studentoj, kiuj estis ekzamenitaj en la fino de la unua lernojaro, ne povis legi eĉ unu vorton el simpla teksto en la portugala. | O relatório de 2011 do Banco Mundial sobre o progresso do país ao longo da última década ilustra [en] que o “Português era falado por apenas 5 porcento da população” e acrescenta [en] que “em 2009, mais de 70 porcento dos estudantes avaliados no fim da primeira classe não eram capazes de ler uma única palavra num texto simples em Português. |
18 | Ĉi tio estas malagrabla rezulto post 10 jaroj da klopodoj (…). grandega kvanto de la loĝantaro eble estas funkcie analfabetoj. “ | Este é um desempenho péssimo após dez anos de esforços (…). Uma parte substancial da população pode ser analfabeta funcional.” |
19 | Enreta dokumentado de lingvoj | Documentação online das línguas |
20 | Laŭ la Atlaso de la Mondaj Lingvoj en Danĝero de Unesko , estas ses Timoraj lingvoj minacataj de formorto. | De acordo com o Atlas Mundial das Línguas em Perigo [en] da UNESCO há seis línguas timorenses sob ameaça de extinção. |
21 | Lingvoj de Orienta Timor. | Línguas de Timor-Leste. |
22 | Mapo de la retejo de Fataluku Language Project (Lingva Projekto de Fataluku). | Mapa do website Fataluku Language Project. |
23 | En la skizo provizita, adabeo (de la insulo de Atauro), habuo (el la distrikto de Manatuto), kaj kairiu-midikio kaj nauetio (el la distrikto de Viqueque ), estas konsiderata vundeblaj, ĉar “plej multaj infanoj de la areoj parolas la lingvon, sed ĝi povas esti limigita al certaj medioj”, kiel hejmo kaj tradicia vivo. | Na escala apresentada, Adabe [en] (da ilha de Ataúro), Habu (do distrito de Manatuto), e Kairiu-Midiki e Naueti (do distrito de Viqueque), são consideradas vulneráveis, já que “a maioria das crianças dessas áreas falam a língua, cuja utilização pode estar restringida a determinados domínios”, como a vida doméstica e tradicional. |
24 | Je unu nivelo pli alte estas waima'ao, konsiderata krize endanĝerigita - “infanoj ne plu lernas la lingvon kiel gepatran lingvo en la hejmo”. | Um nível acima está o Waima'a [en], considerado sob ameaça - “as crianças já não o aprendem como língua mãe em casa”. |
25 | En la nordorienta pinto de la insulo, la maku'aa lingvo, kiun laŭ la Atlaso havis nur 50 parolantojn en 1981, estas krize endanĝerigita, kaj eble eĉ jam formortis. | Na ponta nordeste da ilha, o Maku'a [en], que de acordo com o Atlas só tinha cinquenta falantes em 1981, está criticamente ameaçado e pode até já se ter tornado extinto. |
26 | Estis nur unu libreto iam eldonita en tiu ĉi lingvo. | Há apenas registo de uma única publicação nesta língua. |
27 | Kelkaj el la lingvoj de Orienta Timoro tamen estas farantaj sian vojon en novaj komunikiloj kaj retaj platformoj, kiuj povas subteni ilian pluvivon. | Algumas das línguas de Timor no entanto têm conseguido marcar presença nos novos mídia e em plataformas online que podem apoiar a sua continuidade. |
28 | Tia estas la kazo de fataluku, papua lingvo parolata de 35.000 homoj en la plej orienta distrikto de Timoro, kiu estas sufiĉe bone dokumentita en la retejo de Projekto de fatalukua lingvo kaj fatalukua komunumo. Grupo de junaj artistoj el la regiono de Lospaloso uzas ĝin en siaj muzikaj kaj spektaklaj verkoj: | É o caso do Fataluku [en], uma língua de origem Papua falada por 35.000 pessoas no distrito mais oriental de Timor, que tem sido bastante bem documentada nos websites Fataluku Language Project (Projecto da Língua Fataluku) [en] e Fataluku Community (Comunidade Fataluku) [en]. |
29 | Esplorprojekto por lingva dokumentaro de la Universitato de Havajo donis subtenon al pluraj timoraj lingvoj kun la helpo de interŝanĝaj studentoj. | Um grupo de jovens artistas da região de Lospalos está a usá-lo nos seus trabalhos musicais e performativos: |
30 | Temas ekzemple pri la osoroa kaj fatumaka dialektoj de makasae - la “ĉefa lingvo en la orienta parto de Timoro-Leste” - kaj ankaŭ waima ‘a, fataluku, mambae kaj tokodede. La lasta estas foje uzata de la portugala lingvisto kaj tradukisto João Paulo Esperança sur lia blogo Hanoin Oin-oin (Diversaj pensoj) [tet]. | Um projecto de investigação da Universidade do Havai para documentação de línguas tem promovido também várias línguas timorenses com a ajuda de estudantes de intercâmbio, tais como os dialectos Osoroa e Fatumaka do Makasae - a “principal língua do leste de Timor-Leste” - e também o Waima'a, Fataluku, Mambae e Tokodede [todos em en]. |
31 | Unu Orienta Timora knabino parolas (horloĝdirekte) Bunak, Tetuma, Fataluku kaj Portugala. Traduko: “En Bunak / Tetuma / Fataluku / Portugala, ni diras: Mi estas en Dili. | Este último é ocasionalmente usado pelo linguista e tradutor português João Paulo Esperança no seu blog Hanoin Oin-oin (Pensamentos diversos) [tet]. |
32 | Mi havas iom da mono. Mi ne havas monon.” | Uma jovem timorense a falar Bunak, Tetum, Fataluku e Português. |
33 | Bildo de Joao Paulo Esperança (publika havaĵo). | Imagem de Joao Paulo Esperança (domínio público). |
34 | Alia blogisto en sub-reprezentitaj lingvoj estas Abe Barreto Soares, kiu estis intervjuita por Tutmondaj Voĉoj en 2009, kaj kiu krom skribi en la angla, la tetuma, kaj la indonezia, ankaŭ konservis poezian blogon en la galolea lingvo el la distrikto de Manatuto nomata Limusan. | Outro bloguista em línguas sub-representadas é Abe Barreto Soares, que foi entrevistado [en] pelo Global Voices em 2009. Para além de escrever em Inglês, Tétum, e Bahasa Indonesia, manteve também um blog na língua Galole do distrito de Manatuto, intitulado Limusan. |
35 | Iom pli sude, en la lingvo idaté, aperis la blogo de Ildefonso Pereira. | Um pouco mais a Sul, o idioma Idaté é representado no blog de Ildefonso Pereira. |
36 | Ankaŭ Facebook estas uzata por komunikado en timoraj lingvoj, kiel ekzemple tiu ĉi grupo en naueti. | O Facebook tem sido também usado para comunicar em línguas Timorenses, como por exemplo neste grupo em Naueti. |
37 | Pasintjare propono estis farita por uzi gepatran lingvon unue en la nacia edukada programo, kiel ĉi tiu mallonga filmo titolita Lian Inan (Gepatra Lingvo) [tet] atentigas, reliefigante “la gravecon de unua lingvo de infano por helpi ilin lerni legi kaj skribi, por respekti la kulturon de iliaj gepatroj kaj komunumoj, kaj pli rapide flue lerni la oficialajn lingvojn de Timoro-Leste “: Ĉi tiu artikolo estas parto de nia speciala temo Lingvoj kaj la Interreto. | No ano passado, foi feita uma proposta [en] de adopção das línguas mães primeiro no programa nacional de educação, como aponta o seguinte vídeo intitulado Lian Inan (Língua Mãe) [tet], frisando “a importância da primeira língua de uma criança para promover a aprendizagem da leitura e escrita, para respeitar a cultura dos pais e comunidade, e para se tornar fluente mais cedo nas línguas oficiais de Timor-Leste”: |